|    Lastatempe okazis en Pekino serio da aktivadoj kun 
              la temo “Printempo de Italio” organizita de la ambasadorejo de Italio 
              en Ĉinio, kun la celo tutflanke elmontri la kvintesencon de la itala 
              kulturo. La aktivadoj inkluzive de ekspozicio, demonstrado, muziko 
              kaj danco pri Italio estas parto de la “Jaro de Italio en Ĉinio 
              de 2006” kaj daŭros 2 monatojn.  Samtempe, komenciĝis ankaŭ konkurso de fotoj kun la 
              temo “Enfokusigi Italion” organizita de la ambasadorejo de Italio 
              en Ĉinio kaj la Itala Ĉambro de Komercado de Ĉinio. La temoj de 
              la konkurso estas: vojaĝo en Italio (por foti vojaĝon en Italio); 
              Italio en Ĉinio (por foti aktivadon “Jaro de Italio en Ĉinio de 
              2006”) kaj Italio sur radoj (por foti italajn aŭtomobilojn de Italio).
 
 |