La 17-an de majo, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta
Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, atingis Bukareŝton,
ĉufurbon de Rumanio kaj komencis 3-tagan oficialan viziton al Rumanio.
Li faris parolon en flughaveno, ke plua solidarigo
kaj profundigo de kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Rumanio konformas
al fundamentaj interesoj kaj komuna volo de la du popoloj, kaj ankaŭ
utilas al la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo. Li kredas,
ke la vizito akcelos interfluon kaj kunlaboron de la dulandaj leĝdonaj
organizoj kaj disvolvadon de dulanda kunlabora partnero en la nova
epoko.
|