Vespere de la 17-a de majo, meksikia prezidento Vicente
Fox intervidiĝis kun Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de
Ĉinio, en la prezidentejo en Meksiko.
Vicente Fox diris, ke Meksikio kaj Ĉinio estas gravaj
kunlaboraj partneroj, sed ne konkurencaj rivaloj. Meksikio daŭrigos
sian amikan politikon al Ĉinio kaj volas antaŭenpuŝi kune kun Ĉinio
kunlaborojn inter la du landoj sur diversaj kampoj.
Li diris, ke post kiam la du landoj establis inter si
strategiajn partnerajn rilatojn en 2003 kaj fondis interregistaran
regulan komitaton en 2004, la rilatoj inter la du landoj rapide
disvolviĝas. La atingoj de kunlaboroj de la du landoj sur diversaj
kampoj estas okulfrapaj kaj la du landoj faras efikajn kunordigon
kaj kunlaboron en internaciaj aferoj. Ĉinio volas antaŭenpuŝi kunlaborojn
de la du landoj sur diversaj kampoj, por ke la rilatoj inter Ĉinio
kaj Meksikio estu modelo de sincera kunlaboro, reciproka utilo kaj
komuna gajno de la evoluantaj landoj.
|