Lastatempe okazis en Pekino la 6-a plena kunsido de la Akorda Komitato
de la 29-a Olimpikoj de la Internacia Olimpika Komitato. En la gazetara
konferenco post la kunveno, Verbruggen, prezidanto de la akorda
komitato, alte taksis la preparon de la Pekina Olimpika Komitato.
Li diris, ke la prepara laboro stabile moviĝas de plano al praktikado,
tio profunde impresis la akordan komitaton.
Dum la kunsido la akorda komitato kaj la Pekina Olimpika
Komitato amplekse diskutis pri la funkciado de sportejoj, kulturaj
aktivadoj, amaskomunikila servo, sekureco kaj medicina servo.
La
akorda komitato pririgardis la Nacian Stadionon kaj Nacian Naĝo-Centron.
Verbruggen diris, ke la desegno kaj rapideco de la konstruado de
la Olimpikaj sportejoj estas malfacile kredeblaj. Li diris ankaŭ,
ke kombiniĝo de ĉinstila arkitekturo kaj altaj kaj novaj teknologioj
en tiuj sportejoj elmontras la kapablon kaj saĝon de la ĉina popolo.
Verbruggen diris, ke ĉar la Pekina Olimpika Komitato
humile akceptas sugestojn de ĉiuj flankoj, ili povas mature pripensi
antaŭ fari decidon. Tio ne estis ofta en la pasintaj Olimpikaj komitatoj.
|