La
22-an de majo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj germana ĉefministro
Angela Merkel kune ĉeestis en Pekino la 4-an forumon de alt-teknologia
dialogo inter Ĉinio kaj Germanio. La du landoj pluapaŝe vastigos
la kunlaboran kampon.
Wen Jiabao diris, ke Ĉinio volontas plifortigi kunlaboron
kun Germanio en la kampo de fuelo, precipe en la kampo de fuelo-ŝparado
kaj novaj fueloj. Ĉinio ĉiuflanke plifortigos administran protektadon
de la intelekta proprieto kaj punon al atencado de la intelekta
proprieto, por protekti laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de diverslandaj
investantoj en Ĉinio.
Angela Merkel kontentiĝos pri kunlaboro de Germanio
kaj Ĉinio en la alt-teknologia kampo.
|