La 22-a de majo estas la Internacia Tago de Biologia
Varieco. Ĉinio kaj la Eŭropa Unio oficiale ekfunkciigis en Pekino
la kunlaboran programon pri biologia varieco. Laŭ interkonsento
de ambaŭ flankoj, la Eŭropa Unio donacos al Ĉinio 30 milionojn da
eŭroj por protektado de la biologia varieco en Ĉinio.
Tiu programo daŭronta kvin jarojn estas la plej granda
kunlabora programo inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio en la kampo de
biologia varieco. La programon efektivigos ĉefe la Disvolva Programo
de UN kaj la Ŝtata Medioprotekta Administracio de Ĉinio.
|