Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kofi Annan: “Ankaŭ mi volas viziti la Olimpikojn en 2008.”

Pririgardinte konstruadon de Pekinaj Olimpikaj sportejoj, Kofi Annan, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, skribis sian takson sur notlibro, la 23-an de majo: “La Pekinaj Olimpikoj en 2008 fariĝos unu el la plej bonaj Olimpikoj en la historio. Mi ne dubas pri tio.”

Estante sporta amatoro, Annan havas fortan intereson pri la preparado de la Olimpikoj en 2008. Tagmeze de la 23-a Annan pririgardis konstruadon de ĉefaj sportejoj de la Olimpikoj post kunsido kun instruistoj kaj studentoj de la Pekina Universitato.

Annan esprimis respekton kaj aplaŭdon al la konstruistoj kaj laborantoj de la prepara komitato de la Olimpikoj.

Annan diris: “Dank’ al via efika kunlaboro, konstruado por la Pekinaj Olimpikoj povos sukcese plenumiĝi. Mi elkore vin gratulas pro la rimarkindaj atingoj en la preparado de la Pekinaj Olimpikoj. Ankaŭ mi volas viziti la Olimpikojn en 2008.”