La 23-an de majo Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN, diris en
la Pekina Universitato, ke la interrilatoj de UN kaj Ĉinio estas
gravaj por la estonteco de UN.
En sia prelego, Kofi Annan diris, ke pro reformado de
Ĉinio, ĝiaj senĉese pliiĝanta konstruiva gvida rolo en la tuta mondo
kaj aktiva partopreno en UN, oni havas la kialon teni optimismon
pri disvolviĝo de Ĉinio. Kofi Annan laŭdis progresojn de Ĉinio en
la flankoj de ekonomia konstruado, helpo al malriĉuloj kaj kunlaboro
kun evoluantaj landoj. Li
diris, ke Ĉinio ne nur faras progreson sur ekonomia kaj socia kampoj,
sed ankaŭ pli kaj pli multe ludas pozitivan rolon en la flankoj
de realigo de internacia paco kaj kolektiva sekureco. Kiel prezidanta
lando de la 6-flanka intertraktado de nuklea problemo de la Korea
Duoninsulo, Ĉinio ludis ŝlosilan rolon por solvi la urĝan problemon.
|