La 23-an de majo, grekaj prezidento Karolos Papoulias kaj parlamenta
prezidanto Anna Psarouda-Benaki respektive interparolis en Ateno
kun Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda
Popola Kongreso (TPK) de Ĉinio.
Karolos Papoulias diris, ke li firme konvinkiĝis, ke
la pekinaj Olimpikoj en 2008 certe estos distingiĝa altnivela olimpika
solenaĵo. Wu Bangguo diris, ke Ĉinio estas plenplena de memfido
por sukcesigi la Olimpikojn kaj volas lerni kaj referenci grekan
sukcesan sperton pri Olimpikoj. Parolante pri la interrilatoj de
Ĉinio kaj Grekio, la prezidento diris, ke la du-flankaj rilatoj
sin trovas en la plej bona stadio de la historio. Grekio volas aktive
sin dediĉi al pluapaŝa disvolvo de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj
rilatoj inter la du landoj.
En
interparolo kun Anna Psarouda-Benaki, Wu Bangguo donis altan takson
al disvolviĝo de la interrilatoj de Ĉinio kaj Grekio post establiĝo
de la diplomatiaj rilatoj kaj esprimis dankon al Grekio pro ĝiaj
kompreno kaj subteno al Ĉinio rilate al la problemoj de Taiwan,
homaj rajtoj kaj aliaj. Psarouda-Benaki diris, ke Grekio alte atentas
disvolvi siajn rilatojn kun Ĉinio kaj admiras Ĉinion pro ĝiaj grandaj
atingoj en la moderniga konstruado.
|