La 24-an de majo komenciĝis en Pekino grandskala interŝanĝo de ĉinaj
kaj francaj junuloj. En 2006-2007 interŝanĝajn vizitojn faros 400
junuloj inter la du landoj. La ĉefministroj de la du landoj donis
salutvortojn por la aktivado.
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la junularo de
Ĉinio kaj Francio portas la taskon daŭrigi la amikan interŝanĝon
de la du landoj. La interŝanĝo de la du junularoj simbolas morgaŭan
amikecon de Ĉinio kaj Francio kaj la amikeco inter la du junularoj
antaŭvidigas la estontecon de la rilatoj de la du landoj.
Franca ĉefministro Dominique de Villepin diris, ke
la aktivado plue antaŭpuŝos la pli intimajn interrilatojn de la
du landoj.
Ĝi estas la unua grandskala interŝanĝo inter la du
junularoj dum la lastaj 20 jaroj kaj ankaŭ la unua grandskala interŝanĝo
inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj en la lastaj jaroj. 400 francaj junuloj
en kvar grupoj sinsekve vizitos Ĉinion en la kuranta jaro. La interŝanĝaj
temoj estos kulturo kaj arto, ekonomia-komerca kunlaboro, kunlaboro
de neregistaraj organizoj, kaj interŝanĝoj de studentoj kaj lernantoj.
La unua grupo el 100 francaj junuloj en kultura rondo vizitos Ĉinion
komence de junio. 400 ĉinaj junuloj vizitos Francion en 2007.
|