Oficiale inaŭguriĝis Semajno de Ekonomia-Komerca Kunlaboro inter
Sichuan-provinco de Ĉinio kaj rusaj provincoj la 24-an de majo en
Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Pli
ol 230 komercaj delegitoj el Rusio kaj ĉinaj entreprenistoj disvolvos
komercan kaj kulturan interŝanĝon.
La semajno estas unu el la gravaj aktivadoj de la "Rusa
Jaro" en Ĉinio.
|