La 24-an de majo, Cui Tiankai, asistanto de ministro
de eksteraj aferoj de Ĉinio, diris, ke nuntempe la konfliktoj en
Mez-oriento, Afriko kaj aliaj petrol-produktantaj regionoj serioze
minacas la internacian sekurecon de fuelo, oni devas teni stabilecon
kaj pacon en tiuj regionoj por havi veran internacian sekurecon
de fuelo.
En la internacia akademia simpozio kun la titolo "Sekureco
de fuelo: Ĉinio kaj la Mondo" okazinta en Pekino, Cui Tiankai
diris, ke Ĉinio pledas por solvi la konfliktojn kaj kontraŭstarojn
per dialogo kaj interkonsiliĝo laŭ la Ĉarto de UN kaj principoj
de internaciaj leĝoj, tio favoras ne nur al stabileco kaj paco de
la regionoj, sed ankaŭ al internacia sekureco de fuelo, kaj konformas
al interesoj de diversaj flankoj.
|