La
25-an de majo, en la gazetara konferenco pri protektado de kulturaj
heredaĵoj de Ĉinio okazinta en Pekino, Sun Jiazheng, ministro de
kulturo de Ĉinio, publikigis, ke 1081 lokoj estis enlistigitaj en
la sesan grupon de la ŝtatnivelaj protektataj historiaj konstruaĵoj
de Ĉinio kaj la unua listo el 518 nepalpeblaj kulturaj heredaĵoj
estis aprobitaj.
Ĝis nun Ĉinio nombras 2352 ŝtatnivelajn protektatajn
historiajn konstruaĵojn kaj 103 historiajn kulturajn urbojn.
Sun diris, ke por protektado de historiaj objektoj,
la ĉina registaro elspezis 534 milionojn da juanoj en 2005 kaj 129
milionoj da juanoj en 1994. Potala-palaco en Tibeto, la Imperiestra
Palaco en Pekino kaj aliaj ŝtatnivelaj historiaj konstruaĵoj estas
riparataj kaj protektataj per speciala mono de la registaro. La
ĉina registaro pli streĉe laboros por bone protekti la historiajn
konstruaĵojn.
|