La
24-an de majo, Sheikh Mohammed Bin Zayed Al Nahyan, kronheredanto
de Abu-Dabio kaj la plej granda emirlando de la Federacio de Arabaj
Emirlandoj, kaj Rashid Abdullah Al Nuaimi, ĝia ministro de eksteraj
aferoj, respektive interparolis en Abu-Dabio kun Li Zhaoxing, ministro
de eksteraj aferoj de Ĉinio.
Sheikh
Mohammed Bin Zayed Al Nahyan diris, ke ekonomia-komerca kunlaboro
de la du landoj havas gravan signifon por akceli disvolvadon de
dulandaj interrilatoj kaj protekti regionan pacon. La federacio
alte taksas la rolon ludatan de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj
amikecajn rilatojn inter la du landoj, kaj volas kune kun Ĉinio
pluapaŝe disvolvi politikajn rilatojn kaj plifortigi ekonomia-komercan
kunlaboron de ambaŭ landoj.
Parolante pri Taiwan-problemo, Sheikh Mohammed Bin Zayed
Al Nahyan kaj Rashid Abdullah Al Nuaimi emfazis, ke estas nur unu
Ĉinio en la mondo, kaj la registaro de la Federacio de Arabaj Emirlandoj
daŭre persistas en la politiko de unu Ĉinio.
|