Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La ĉina registaro liveris urĝan helpon al plagita regiono de Indonezio

La 27-an de majo ĉina prezidanto Hu Jintao sendis konsolan telegramon al indonezia prezidento Susilo Bambang Yudhoyono pro morto kaj damaĝo pro la forta tertremo en Yogyakarta.

Reprezentante la ĉinan registaron, ĝian popolon kaj sin mem, Hu esprimis simpation kaj sinceran konsolon al Susilo kaj al la indonezia registaro kaj ĝia popolo pere de Susilo. Hu kredas, ke sub la gvido de Susilo, la indonezia registaro kaj ĝia popolo povos venki la malfacilon kaŭzitan de la katastrofo kaj rekonstruos novan hejmon.

Samtage la ĉina registaro decidis tuj liveri urĝan monhelpon je 2 milionoj da usonaj dolaroj al la plagita regiono kaj volontas liveri ĉian necesan helpon. Ĉinio konsideras sendi helpantojn kaj materialojn laŭ bezono.

Matene de la 27-a de majo laŭ la loka tempo okazis tertremo de 5.9 gradoj laŭ Riktera skalo en dense loĝata urbo Yogyakarta kaj ĉirkaŭa regiono de provinco Centra Javo en Indonezio. Ĝis nun jam mortis 4600 homoj, vundiĝis 20 mil homoj kaj pli ol 100 mil homoj perdis la hejmon.