La 26-an de majo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino
kun famaj sciencistoj ĉinaj kaj alilandaj, kiuj ĉeestas la altrangan
forumon "La 21-a-jarcenta scienca fronto kaj ĉina ŝanco".
En la intervidiĝo partoprenis Arden L. Bement, prezidanto
de la Usona Nacia Scienca Fonduso, Ernst-Ludwig Winnacker, prezidanto
de la Germana Federacio pri Esploro, Nobelpremiitoj Li Zhengdao,
Ding Zhaozhong kaj aliaj pli ol dek sciencistoj.
Wen Jiabao konigis al ili pri la evoluado de la ĉinaj
ekonomio kaj socio kaj interŝanĝis opiniojn kun ili pri ĉinaj scienca-teknika
disvolviĝo, scienca-teknikaj politikoj, trejnado de scienca-teknikaj
talentuloj kaj aliaj. Wen diris, ke la Ĉina Nacia Naturscienca Fonduso
ludas gravan rolon por antaŭenpuŝi esploradon de baza scienco kaj
fronta scienco. Li esperas, ke la fonduso liveros al sciencistoj
kondiĉojn por kreado kaj justan kaj liberan akademian medion, precipe
subtenos junajn sciencistojn en ilia kreskado kaj pliintensigos
internaciajn scienca-teknikajn interfluojn kaj kunlaborojn.
|