La 28-an de majo, ĉina prezidanto Hu Jintao kaj
surinama prezidento Ronald Venetiaan reciprokis telegramon por celebri
la 30-an datrevenon de establiĝo de la diplamatiaj rilatoj inter
la du landoj.
Hu diris en la telegramo, ke la praktikado en la lastaj
30 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj
pruvas, ke disvolvi rilatojn kaj pliintensigi interfluojn kaj kunlaborojn
inter la du landoj sur diversaj tavoloj kaj kampoj, sur la bazo
de reciproka respekto, egaleco, reciproka utilo kaj kuna disvolviĝo,
utilas al disvolviĝo de la ekonomio kaj sociaj aferoj de la du landoj
kaj konformas al la bazaj interesoj de la du popoloj.
Venetiaan diris en la telegramo, ke Surinamo persistas
en la politiko de unu Ĉinio kaj firme konvinkiĝas, ke la amikaj
rilatoj inter la du landoj pli kaj pli firmiĝos.
En la sama tago, ankaŭ ministroj de eksteraj aferoj
de la du landoj reciprokis gratulan telegramon.
|