Lastatempe,
okazis en Tokio, Japanio, Sinteza Forumo de Medio-protektado kaj
Fuelo-ŝparado de Ĉinio kaj Japanio. Bo Xilai, ministro de komerco
de Ĉinio, ĉeestanta la forumon, intervidiĝis en Kioto kun Nikai
Toshihiro, ministro de ekonomio kaj industrio de Japanio. Ili interŝanĝis
opiniojn pri disvolvo de kunlaboro de ekonomio kaj komerco.
Bo Xilai diris, ke Ĉinio alte taksas la kunlaboron
de ekonomio kaj komerco de Ĉinio kaj Japanio, sed la nuna malvarma
politika situacio de la du landoj jam ĝenis la disvolviĝon de kunlaboro
de ekonomio kaj komerco de ambaŭ landoj. La rilatoj inter Ĉinio
kaj Japanio troviĝas en malfacila situacio. Pri tio respondecas
ne Ĉinio, nek la japana popolo, sed iuj japanaj gvidantoj insiste
vizitantaj Yasukuni-sanktejon, kie kultiĝas A-klasaj militkrimuloj
de la Dua Mondmilito. En marto ĉi-jare, ĉina prezidanto Hu Jintao
intervidiĝis kun respondeculoj de 7 societoj de amikeco inter Japanio
kaj Ĉinio kaj refoje esprimis la aktivan sintenon kaj sinceran volon
de la ĉina registaro en disvolvo de amikeco inter Ĉinio kaj Japanio.
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezentis tri opiniojn pri pluapaŝa
akcelo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Japana flanko devas
komplete kompreni la klopodon faritan de Ĉinio, ĝuste taksi la historiajn
problemojn kaj krei kondiĉon por disvolvi rilatojn de ekonomio kaj
komercado inter Ĉinio kaj Japanio.
Pri la parolo de Bo Xilai, Nikai Toshihiro diris, ke
Japanio volas fari pli da klopodo por aktive akceli la stabilan
disvolviĝon de la interrilatoj de ekonomio kaj komerco de Japanio
kaj Ĉinio.
|