La 29-an de majo Li Zhaoxing kaj Walid al Moualem,
ministroj de eksteraj aferoj de Ĉinio kaj Sirio, interparolis en
Pekino.
Li Zhaoxing diris, ke Ĉinio kaj Sirio havas longajn
amikajn interrilatojn. En la lastaj jaroj, la du landoj tenis oftan
politikan kontakton, ekonomia kaj komerca kunlaboro rikoltis evidentajn
fruktojn kaj plivigliĝis kulturaj interŝanĝoj. Ĉinio zorgeme disvolvas
la rilaton kun Sirio kaj volas utiligi la bonŝancon de 50-jariĝo
de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, por klopodi
kune kun Sirio por plivastigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj
efektivigi pli bonan kaj rapidan disvolviĝon de la interrilatoj.
Walid al Moualem diris, ke Ĉinio estas grava forto sur
la internacia scenejo. Sirio dankas Ĉinion pro ĝia kompreno kaj
subteno al Sirio en internaciaj aferoj. Sirio esperas senĉese profundigi
amikan kunlaboron de la du landoj en diversaj kampoj.
|