La
29-an de majo, oficisto el la Ministerio de Sano de Ĉinio, diris
en Pekino, ke Ĉinio alprenos rimedojn en leĝdonado, diskonigo pri
kontrolado super tabako kaj aliaj por aktive plenumi la “Framan
Konvencion pri Kontrolo super Tabako”.
Tio estas la unua tutmonda konvencio ellaborita sub
gvido de la Monda Sana Organizo. Ĝi celas limigi vastiĝon de tabako
en la mondo, precipe en evoluantaj landoj. Pli ol 100 landoj, inkluzive
de Ĉinio, sinsekve aliĝis al la konvencio. La konvencio estas valida
ekde la lasta januaro.
Ĉinio perfektigos iujn nunajn leĝojn kaj kodojn de Ĉinio
kaj samtempe fortigos diskonigon pri kontrolado super tabako, por
ke la publiko pli klare konu la malutilecon de fumado. Ĉinio havas
350 milionojn da fumantoj, triono de tiu de la mondo.
|