Unua paĝo >> Aktualaĵoj


MSO alvokas rigore superregi tabakon

La 31-a de majo estas la Monda Sentabaka Tago, kaj ĝia ĉi-jara temo estas “Tabako englutas vivon”. La komunikaĵo publikigita de la Monda Sana Organizo (MSO) montris, ke tabako en ia ajn formo, pakumo kaj titolo facile toksiĝemigas homojn kaj estas malutila eĉ pereiga al homoj.

Nun pli kaj pli multa tabako ĉefe damaĝas junulojn. Enketoj faritaj de MSO kaj institucioj por preventi kaj kuraci malsanojn de iuj landoj montras, ke alispeca tabako krom cigaredo konsumita de junuloj estas pli multa ol cigaredo en multaj landoj kaj senĉese kreskas pocentoj de fumantaj junulinoj. MSO alvokas, ke ĉiuj landoj ellaboru tutflankan planon por superregi tabakon kaj rigore superregi konsumon de tabako en diversaj formoj.

Statistiko de MSO montris ke, 5 milionoj da homoj mortas ĉiu jare pro fumado. Nun ekzistas 1.3 miliardoj da fumantoj en la mondo kaj 900 milionoj el ili vivas en evoluantaj landoj.