Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio atentas tumulton en Afganio

La 30-an de majo Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio atentas tumulton en Afganio kaj esperas, ke la evento kiel eble plej frue kvietiĝos. Ĝi atentas ankaŭ la sekurecon de ĉinaj institucioj kaj ĉinoj en Afganio. La ĉina ambasadorejo en Afganio jam startigis urĝan sistemon.

En la 29-a okazis en afgana ĉefurbo Kabulo tumulto kaj dekoj da homoj mortis.