La
30-an de majo, Gao Qiang, ministro de sano de Ĉinio, diris en Pekino,
ke pro kontraŭleĝa medicina praktikado, komerca subaĉeto kaj similaj
problemoj en kuraca kaj saniga laboro, Ĉinio pluapaŝe fortigos siajn
superrigardon kaj administradon en tiuj flankoj.
Tion li diris en la tutlanda laborkunveno de superrigardo
pri sano, ke la Ministerio de Sano rigore likvidos diversaspecajn
kontraŭleĝajn medicinajn praktikadojn, faros fakan aktivadon por
bati subaĉeton en komercado de medikamentoj, plue batos kontraŭleĝan
sango-prenadon kaj plifortigos administradon pri preventado de profesiaj
kaj infektaj malsanoj.
|