La
31-an de majo inaŭguriĝis en Pekino la 2-a Ministra Konferenco de
la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo. Ĝin ĉeestis kaj parolis Tang Jiaxuan,
ŝtata konsilanto de Ĉinio.
La ministra konferenco okazis ĉe la 50-a datreveno
de la komenciĝo de la interrilatoj de Ĉinio kaj arabaj landoj kaj
havas gravan signifon por profundigi amikajn kunlaborajn interrilatojn
de ambaŭ flankoj kaj akceli konstruadon de la forumo. Ĝia temo estas
konstrui novajn partnerajn interrilatojn de Ĉinio kaj arabaj landoj.
La konferenco resumos la historian sperton de la interrilatoj de
Ĉinio kaj arabaj landoj, diskutos ĝian disvolvan orienton kaj ellaboros
konkretajn celojn kaj taskojn de la forumo en la venonta stadio.
Ĝi estas ministra konferenco de la forumo unuafoje okazinta en Ĉinio
kaj ankaŭ la unuafoja renkontiĝo de la ministroj de eksteraj aferoj
de ĉiuj arabaj landoj ekstere de arabaj landoj.
La Ĉina-Araba Kunlabora Forumo fondiĝis en 2004. Post
2-jara glata disvolviĝo, jam formiĝis la baza framo ĉefe de politiko,
ekonomio, komercado kaj kulturo. Nun ĝi jam fariĝis grava platformo
por pliintensigi dialogon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj arabaj
landoj.
|