Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina ĉefministro sendis leteron al kriplaj infanoj

Antaŭ la Internacia Infana Tago, la 1-a de junio, ĉina ĉefministro Wen Jiabao sendis salutleteron al infanoj de la Ĉina Esplora Konvaleska Centro de Sanigo de Surdaj Infanoj. En la letero Wen Jiabao esperis, ke ĉiuj kriplaj infanoj akiros zorgon kaj amon de la tuta socio, pasigos ĝojan infanecon kaj plifortigos fidon kaj kuraĝecon por la vivo.