La
26-30-an de majo, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, faris oficialan viziton
al Rusio.
Wu vizitis sudan urbon Volgogradon kaj ĉefurbon Moskvon
de Rusio, intervidiĝis kun rusa prezidento Putin kaj aliaj rusaj
gvidantoj, kaj atingis multe da komunaj konoj pri ambaŭflankaj rilatoj,
inter-parlamenta interŝanĝo, ekonomia kaj komerca kunlaboro ktp.
Dum vizito Wu ĉeestis la 1-an parlamentan intervidiĝon
de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Moskvo. Li
proponis al diverslandaj parlamentoj disvolvi praktikajn kunlaborojn.
Dum lia vizito, ambaŭ flankoj publikigis novaĵ-komunikon.
|