De
la 10-a ĝis la 21-a de junio, okazos en Pekino Ekspozicio de Francaj
Dokumentaj Filmoj organizita de la Ĉina Filma Arkivejo, la Asocio
por Akceli Interŝanĝon de Orienta kaj Okcidenta Kulturo kaj la ambasadorejo
de Francio en Ĉinio. La ekspozicio konsistas el kvin partoj — “Filmo
kaj Belarto”, “Parizo kaj Antaŭurbo”, “Provincoj kaj Fremdlandoj”,
“Politiko kaj Milito” kaj “Individuo kaj Socio”. Pli ol 30 klasikaj
dokumentaj filmoj inkluzive de “Pariza Filmo: la Kuliso de Filmo”
estos prezentataj en la ekspozicio.
La ekspozicio estas nova grandioza demonstrado de la
franca filma kulturo post la “Retrospektiva Ekspozicio de Francaj
Filmoj, 2005” en Ĉinio.
|