Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio sukcesis peti gastigon de kongreso de Internacia Konsilio de Muzeoj en 2010

La 31-an de majo la Internacia Konsilio de Muzeoj okazigis konferencon en la ĉefstabejo de UNESKO en Parizo kaj faris voĉdonon pri urboj, kiuj petis gastigon de la 22-a kongreso de membroj de Internacia Konsilio de Muzeoj en 2010. Ĉinio akiris la rajton de la gastigo.

Zhang Wenbin, ĝenerala direktoro de la Ĉina Muzea Asocio kaj prezidanto de la Ĉina Ŝtata Komitato sub la Internacia Konsilio de Muzeoj, opiniis, ke la sukcesa peto havas gravan signifon, ke ĉinaj kulturaj kaj muzeaj rondoj pluapaŝe povos fari interŝanĝon kun tiuj de diversaj landoj kaj sukcese aliĝos al la internaciaj kulturaj kaj muzeaj aferoj.