La 1-an de junio turka ambasadoro en Ĉinio Oktay
Ozuye subskribis en Pekino "Konvencion de Azi-Pacifika Spaca
Kunlabora Organizo". Ĝis nun la 9 membrolandoj de la Azi-Pacifika
Spaca Kunlabora Organizo planas establi ĉefstabejon en Pekino.
La organizo estas interregistara organizo konsistanta
el landoj de azi-pacifika regiono. Ĝi celas altigi spacan kapablon
de membrolandoj kaj akceli daŭrigeblan disvolviĝon de ekonomio kaj
socio de diversaj landoj en plurflankaj kunlaboroj pri spaca scienco,
teknologio kaj apliko inter la membrolandoj.
Antaŭ Turkio, Bangladeŝo, Ĉinio, Indonezio, Irano, Mongolio,
Pakistano, Peruo kaj Tajlando jam subskribis la kunvencion.
|