La
3-an de junio, en la 2-a Labora Jarkunveno pri Malfermo de Ĉinaj
Urbaj Komercaj Bankoj, Liu Mingkang, prezidanto de la Banka Reguliga
Komisiono de Ĉinio (BRKĈ) diris, ke BRKĈ kuraĝigas kaj subtenas
mez- kaj malgrandajn komercajn bankojn kunlabori kun eksterlandaj
strategiaj investantoj, lerni kaj referenci servajn konceptojn,
administradan sperton kaj teknologiojn pri ekspluato kaj flegado
de produktaĵoj de internaciaj evoluintaj merkataj bankoj por altigi
sian kernan konkurencan forton.
Liu Mingkang montris, ke pro la historiaj kaŭzoj, la
problemoj de neperfekta administra strukturo, neperfekta interna
superrega sistemo kaj malsufiĉaj produktaj ekspluataj kaj kreaj
kapabloj ĝenerale ekzistas en ĉinaj urbaj komercaj bankoj, kaj tio
malhelpas la bankan sistemon en sana disvolviĝo. Por ŝanĝi tiun
situacion, oni devas ne nur reformiĝi mem kaj kunlabori kun ĉinaj
privataj entreprenoj, sed ankaŭ kunlabori kun eksterlandaj strategiaj
investantoj por akceli reformon kaj disvolvon.
Ĝis nun, 9 urbaj bankoj en Ŝanhajo, Nankino, Jinan
kaj Pekino jam kunlaboras kun eksterlandaj strategiaj investantoj.
Liu opinias, ke dank’ al kunlaboro kun eksterlandaj strategiaj investantoj,
la 9 bankoj evidente plibonigas sian funkciadon. La praktikado pruvis,
ke kunlaboro kun taŭgaj eksterlandaj strategiaj investantoj helpas
solvi problemojn de ĉinaj urbaj komercaj bankoj, plibonigi kaj altigi
ilian kapitalan kvaliton, konstrui bonajn sistemojn de administrado,
interna superrego, damaĝa preventado kaj altigi konkurecncan forton.
|