Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Malferma tago de ministerio de eksteraj aferoj de Ĉinio

La 3-an de junio, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio okazigis en sia sidejo en Pekino aktivadon de malferma tago kun la temo "Rilatoj inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj", kaj proksimume 200 ordinaraj popolanoj el diversaj landpartoj de Ĉinio invitite faris vizitadon en la ministerio, kaj kontaktadon kun diplomatoj, inkluzive de Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj, kaj ankaŭ kun ambasadoroj de Omano, Sirio, Tunizio kaj aliaj sume kvin arabaj landoj en Ĉinio.

Ĉar ĉi-jare 50-jariĝas la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj, tial la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj estas temo de la menciita malferma tago. Krome, oficistoj de la ministerio konigis al la vizitantoj pri laboro de la ministerio kaj pri eksteraj politikoj de Ĉinio.

Tio estas la 10-a malferma tago aranĝita de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio de la jaro 2003, kaj sume pli ol 2600 homoj el diversaj lokoj kaj profesioj faris viziton en la ministerio.