Lastatempe la oficejo pri humanismaj aferoj de UN proklamis en Ĝenevo,
ke UN jam ekpraktikis la planon pri urĝa helpado kun la totala sumo
de 103 milionoj da usonaj dolaroj por helpi la katastrofitan regionon
de tertremo de Indonezio.
Laŭ tiu plano, en 6 monatoj UN liveros manĝaĵojn, trinkakvon,
medikamentojn kaj aliajn materialojn al la plagita regiono. Krome
UN helpos la indonezian registaron en ĝia unuapaŝa rekonstruado
en la katastrofita regiono.
La saman tagon, la menciita oficejo apelaciis al la
internacia socio monkontribui al tiu plano pri urĝa helpado.
|