Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro streĉas sian atenton al mediprotektado kaj konstruado

La 5-a de junio estas la Monda Media Tago. Tiutage la ĉina registaro publikigis la blankan libron “Mediprotektado en Ĉinio (1996-2005)”. La libro diras, ke post serio da mediprotektaj metodoj, moderiĝas serioziĝo de media poluado kaj ekologia detruado, sed Ĉinio ankoraŭ alfrontas seriozan median problemon.

La blanka libro konigas, ke la ĉina registaro difinis mediprotektadon kiel bazan nacian politikon. En la lastaj 10 jaroj, Ĉinio elspezis 950 miliardojn da juanoj (10 juanoj egalas 1 eŭron) por regadi median poluon, tiel ke la ellasaĵo de industria poluaĵo en Ĉinio multe malaltiĝis kaj iuj poluataj regionoj gajnis efikan rezulton. Krome evidente kreskis forsta kovriteco en Ĉinio.

La blanka libro diris ankaŭ, ke Ĉinio estas en la stadio de rapida disvolviĝo de industriiĝo kaj urbiĝo. La konflikto de ekonomia kreskado kaj mediprotektado estas elstara kaj la situacio de mediprotektado estas severa. Pro tio, la ĉina registaro metis mediprotektadon en gravan strategion kiam oni faras la estontan disvolvan planon. Laŭ plano, ĝis 2010 la media kvalito de gravaj regionoj kaj urboj en Ĉinio pliboniĝos kaj malboniĝo de ekologia medio estos subigita. La kvanto de ellaso de ĉefaj poluaĵoj malmultiĝos je dekono kaj la forsta kovriteco plue altiĝos.