La 5-an de junio inaŭguriĝis en Yunnan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio la 3-a forumo pri kunlaboro kaj disvolvo de la tut-delta regiono
de la Perla Rivero. En sia gratula telegramo, ĉina vicĉefministro
Zeng Peiyan diris, ke laŭ la temo "Disvolvu en kunlaboro, kune
kreu estontecon", la tut-delta regiono de la Perla Rivero ludas
pozitivan rolon por antaŭenpuŝi kunlaboron de la regiono al profunda
disvolviĝo.
En
la forumo oni diskutos pri akcelo de la kunlaboro en konstruado
de gravaj fundamentaj establaĵoj, plirapidigo de la kunlaboro en
trafiko, fuelo, turismo kaj aliaj kampoj. Oni diskutos ankaŭ pri
plivastigo de la ekstera kunlaboro.
La tut-delta regiono de la Perla Rivero konsistas el
9 provincoj kaj aŭtonoma regiono en suda parto de Ĉinio, kaj ankaŭ
la Specialaj Administraj Regionoj de Hongkong kaj Makao.
|