En la sekvantaj 5 jaroj, Tibeto plenumos konstruadon de ŝirmilo
de altebenaĵa ŝtata ekologia sekuro, kaj la totala investa sumo
por tio atingos 38,7 miliardojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = unu usona
dolaro).
La menciita konstruado konsistas el starigo de naturaj
parkoj kaj parkoj de gravaj ekologiaj funkcioj, protektado de naturaj
arbaroj kaj herbejo kaj riparado de degenerintaj herbejo kaj arbaro,
bridado de dezertiĝo de tero kaj erozio, kaj fiks-loĝigo de nomadaj
paŝtistoj.
En la sekvantaj 5 jaroj Tibeto pliintensigos popularigon
de pura produktado kaj verda energio, kaj akcelos konstruadon de
la socio riĉfonto-ŝparema kaj amika al medio.
|