Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La mondo bezonas pli ol 400 milionojn da novaj laborpostenoj en la venontaj 10 jaroj

La 5-an de junio Juan Somavia, ĝenerala direktoro de la Internacia Labora Organizo, diris en la 95-a Internacia Labora Konferenco en Ĝenevo, ke la nombro de mondaj laboristoj senĉese kreskis, precipe en disvolviĝantaj landoj. Por kontentigi la laboran bezonon, la tuta mondo bezonas pli ol 400 milionojn da novaj laborpostenoj en la venontaj 10 jaroj.

Somavia diris al pli ol 4000 reprezentantoj de registaroj, laborantoj kaj dungantoj, ke 80% de la laborkapabluloj vivas en disvolviĝantaj landoj, tial elstaras problemo de labordonado en tiuj landoj en la venontaj 10 jaroj.

La konferenco inaŭguriĝis en la 31-a de majo kaj finiĝos en la 16-a junie. Ministroj de laboro de pli ol 100 landoj partoprenis la konferencon. La konferenco diskutas pri ŝanĝiĝanta labora mondo, problemo de infanlaboruloj, labora sekuro kaj sano, laboraj rilatoj kaj labora inspekto.