La 6-an de junio, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de
Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco
okazinta en Pekino, ke tute senbaza estas la kritiko de Usono, ke
la militafera elspezo de Ĉinio estas netravidebla, kaj tion Ĉinio
ne akceptas.
Li diris, ke la nacia defendo de Ĉinio estas defensiva,
kaj Ĉinio neniam agresis alian landon.
|