La 6-an de junio fondiĝis en Pekino 19 "teknikaj servaj centroj
pri eksportaj produktoj". Tiuj centroj servas por spuri kaj
analizi plej novajn teknikajn kondiĉojn pri eniro en la internacian
merkaton, helpi al ĉinaj entreprenoj transpasi teknikan barieron
en internacia komercado kaj elmeti proponojn al la registaro pri
ellaboro de reguloj de internacia komerco.
Oficisto de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio diris,
ke la ministerio planas instali pli multajn teknikajn servajn centrojn
en la estontaj 5 jaroj.
|