Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio klopodas por enlistigi uŝu-on en prezentan programon de la Pekinaj Olimpikoj en 2008

La 7-an de junio Cheng Huikun, vicĝenerala sekretario de la Ĉina Uŝu-a Asocio, diris, ke la Ĝenerala Administracio de Sporto de Ĉinio kaj la Internacia Uŝu-a Federacio kune klopodas por enlistigi uŝu-on en la prezentan programon de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Cheng diris: “Ni jam aprobis la novan ‘Konkursan Regularon por Movoj de Uŝu-o’, kaj senĉese strebas por proksimigi la normojn pri novaj disciplinoj de la Internacia Olimpika Komitato.” Li klarigis, ke laŭ la nova regularo altiĝas la normoj pri malfacileco kaj kvalito de la prezentaj movoj de uŝu-aj sportistoj, kaj la kostumo, muziko, sportejo, aparato konformu al kutimaj reguloj de internaciaj konkursoj, tiel ke uŝu-o povas laŭeble montri sian ĉarmon.

Ĉinio estas naskiĝloko de uŝu-o. En la lastaj kelkaj jaroj la ĉina uŝu-o prezentata en pli ol 60 landoj.

La Internacia Uŝu-a Federacio fondita en 1990 havas pli ol 100 membrolandojn, inkluzive de pli ol 30 el Eŭropo.