La 6-an de junio uzbeka prezidento Islam Karimov kaj estro de la
Leĝdona Asembleo Erkin Khalilov respektive intervidiĝis en Taŝkento,
ĉefurbo de Uzbekio, kun Li Changchun, membro de la Konstanta Komitato
de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio
de Ĉinio.
En la intervidiĝo, Islam Karimov alte taksis la kontribuon
de Ĉinio por akceli disvolvon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.
En la intervidiĝo, Erkin Khalilov diris refoje, ke Uzbekio
persistos en la principo de unu Ĉinio.
Li Changchun dankis Uzbekion pro ĝia subtenado al Ĉinio
en la problemoj pri Taiwan kaj la homrajto.
|