Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis en Pekino la 2-a Strategia Dialogo inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio

La 6-an de junio okazis en Pekino la 2-a Strategia Dialogo inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. La du flankoj sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri la interrilatoj de Ĉinio kaj EU, problemoj de la orienta Azio, ekonomio, fuelo kaj aliaj problemoj kune zorgataj de la du flankoj.

La du flankoj unuanime opiniis, ke plifortigo de dialogo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj EU utilas al sana disvolviĝo de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj favoras protekti pacon kaj stabilecon de la mondo por akceli kunan disvolviĝon. La du flankoj pozitive taksis la rolon de la strategia dialogo en plifortigo de reciproka kono kaj akcelo de reciprok-utila kunlaboro, kaj esprimis deziron plue antaŭenpuŝi disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU per diversnivelaj politikaj dialogo kaj interkonsiliĝo.