Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Komenciĝis aktivado “Guangxi-a Kultura Ŝipo en Pekino, 2006”

De la 9-a ĝis la 18-a de junio, 2006, okazas en Peniko la aktivado “Guangxi-a Kultura Ŝipo en Pekino, 2006” organizita de la popola registaro de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono. Ĝi konsistas el ses partoj: ekspozicio de sceneja arto de Guangxi, en kiu prezentiĝas granda opero “Liu Sanjie”; ekspozicio de belarto de Guangxi por ekspozicii ĉefverkojn de famaj pentristoj de Guangxi kaj verkojn de ruĝa fajenco; turisma karnavalo por demonstri riĉajn turismajn riĉfontojn; kulturaj famuloj de Guangxi en altlernejoj por kune esplori disvolviĝon de kulturo kaj arto; ekspozicio pri fruktoj de la Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj bondeziro al la Pekinaj Olimpikoj en 2008.

Tiu aktivado celas konigi riĉajn naciajn karakterizaĵojn de Guangxi.