Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio nuligos limigon de kvoto de aĉetitaj fremdaj valutoj por investi eksterlande

La 8-an de junio, la Ŝtata Fremdvaluta Administrejo de Ĉinio deklaris, ke de la 1-a de julio en la kuranta jaro Ĉinio nuligos la limigon de kvoto de aĉetitaj fremdaj valutoj por investi eksterlande, tio celas kontentigi bezonon de ĉinaj investantoj por investi ekstere.

Ĝis la fino de februaro de la kuranta jaro, la rezervo de fremdaj valutoj en Ĉinio atingis 853,6 miliardojn da usonaj dolaroj kaj okupas la unuan lokon de la mondo.