Li Changchun, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo
de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris parolon
la 7-an de junio en la uzbeka ĉefurbo Taŝkento. Li diris, ke Ĉinio
persistos en la vojo de paca disvolviĝo.
En la Uzbeka Universitato de Monda Ekonomio kaj Diplomatio,
Li Changchun faris improvizan parolon. Li diris, ke la vojo de paca
disvolviĝo estas konsekvenca elekto de la historia kaj kultura tradicio
de Ĉinio kaj postulo de realigo de ĝia moderniĝo, kaj tion decidis
la socialisma sistemo de Ĉinio. Ĉinio volas klopodi kune kun popoloj
de mezaziaj landoj, inkluzive de Uzbekio, por akceli pacon kaj disvolvon
kaj konstrui kune prosperan kaj harmonian mondon.
|