La 10-an de junio, Jin Renqing, ministro de la Ministerio de Financo
de Ĉinio, ĉeestis en Sankt-Peterburgo de Rusio la konferencon de
financaj ministroj de la 8-landa bloko. La 2-taga konferenco inaŭguriĝis
je la 9-a de junio kaj ĉefe diskutis pri la perspektivo de la disvolviĝo
de la monda ekonomio, la influo de la alta prezo de petrolo al disvolviĝo
de la monda ekonomio, la monda fuela sekureco kaj la preventado
kaj kuracado de infektaj malsanoj.
La komuna komuniko publikigita post la konferenco montras,
ke kvankam la monda ekonomio kreskis en kompare alta rapideco, tamen,
pro la alta prezo de fuelo kaj la malegaleco de disvolviĝo en la
mondo, ankoraŭ ekzistas la danĝero de malrapidiĝo de la kresko de
la monda ekonomio. Ili pledas por nuligo de protektismo kaj akcelo
de la libereco de investado kaj komercado de komercaĵoj kaj servado.
Ili opinias, ke akceli intertraktadon de Daŭho al praktita rezulto
havas gravan signifon por la kresko de la monda ekonomio, sed por
atingi tiun celon oni devas daŭre antaŭenpuŝi koncernan intertraktadan
programon.
Dum la konferenco, okazis dialoga konferenco de la
financaj ministroj de la 8-landa bloko kaj financaj ministroj de
Ĉinio, Hindio, Brazilo, Aŭstralio, Koreio kaj Niĝerio. Ili vaste
diskutis pri la nuna situacio de la internacia ekonomio, precipe
pri fortigo de administrado de publika financo kaj realigo de la
Jarmila Disvolva Celo de UN.
La 8-landa bloko inkludas Usonon, Japanion, Germanion,
Brition, Francion, Italion, Kanadon kaj Rusion. De la ĉi-jara januaro,
Rusio fariĝis prezidanta lando de la 8-landa bloko post Britio.
|