La 10-a de junio estas la unua “Tago de Kulturaj Heredaĵoj” de Ĉinio.
En diversaj lokoj de la lando oni aranĝis serion da gravaj ekspozicioj
pri historiaj restaĵoj, raraj antikvaj libroj, naciaj vestaĵoj kaj
ĉinaj medikamentoj. Tio celas montri al la publiko sukcesojn kaj
problemojn en protektado de kulturaj heredaĵoj por altigi konscion
de la popolo pri protektado de kulturaj heredaĵoj.
En la pasintaj pli ol 20 jaroj, rapida disvolviĝo de
la ĉina ekonomio kaŭzis varman tajdon de urbanizado en la tuta lando,
kaj pro tio protektado de ĉinaj kulturaj heredaĵoj alfrontas pli
grandan defion. En la lastaj jaroj, konsciante la urĝecon kaj gravecon
protekti kulturajn heredaĵojn, la ĉina registaro plifortigis subtenon
al tiu laboro per politiko. En la fino de la pasinta jaro ĝi difinis
la duan sabaton de ĉiujara junio kiel la “Tagon de Kulturaj Heredaĵoj”
por la tuta lando.
|