Lastatempe, la ĉina norda municipo Tianjin subskribis
kun AP Moeller Maersk Grupo kaj COSCO Grupo interkonsenton pri kreditigado.
La tri flankoj kune investos 3,6 miliardojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj
= 1 usona dolaro) por konstrui kaj administri tri kontenerajn ankrejojn
de la haveno Tianjin.
La projektita jara ŝarĝ- kaj malŝarĝ-kapablo de tiuj
tri ankrejoj estas 1,7 milionoj da normaj konteneroj kaj ili ekfunkcios
en 2008.
|