Lastatempe
okazis en Xi’an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco, “Simpozio pri Protektado
de Pando en Qinling-montaro”. Respondeculo de la Ŝtata Forstuma
Administracio de Ĉinio diris, ke Ĉinio jam sukcesis solvi serion
da ŝlosilaj problemoj de pandogenerado. En 2005, oni sukcesis naskigi
18 pandojn, kaj nun 183 pandoj estas bredataj en Ĉinio. En la Esplora
Centro por Protekti Pandon en Wolong de Sichuan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio, la laborantoj jam vivigis ĉiujn novnaskiĝintajn pandidojn
en la pasintaj 6 jaroj.
En la unuaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, Ĉinio
komencis “Programon por Protekti Ĉinan Pandon kaj Ĝian Restadejon”
kaj konstruis 4 centrojn kaj bazojn por generigi pandon. La areo
de restadejoj de pandoj plivastiĝis de 1.4 milionoj da hektaroj
al 2.3 milionoj da hektaroj, kaj la nombro de pandoj altiĝis de
1100 en la 2-a tutlanda enketo pri panda nombro al 1596.
|