Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Prepara laboro de pinta konferenco de ŜKO estas preta

La 12-an de junio Li Hui, ministra asistanto de eksteraj aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke Ĉinio alte atentas la 6-an Pintan Konferencon de la Ŝtatestra Konsilio de Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kaj ĉiuj preparaj laboroj pri la konferenco estas pretaj.

Li konigis, ke ĉi-foja konferenco ĉiuflanke retrorigardos kaj resumos atingojn kaj spertojn de ŜKO, kaj esploros kaj decidos direkton kaj rimedojn de disvolviĝo de la organizo en la estonteco. Li Hui diris, ke ŝtatestroj de membrolandoj de ŜKO, inkluzive de ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestos la konferencon. Dum la konferenco ili vaste interŝanĝos opiniojn pri disvolviĝo de la organizo kaj aliaj komune zorgataj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj. Ili ankaŭ subskribos kaj publikigos deklaracion, kiu estas resuma politika dokumento de la pinta konferenco.

Li Hui diris, ke kontraŭterorisma milita ekzercado de ŜKO helpas protekti regionajn pacon kaj stabilecon. En la estonteco, ŜKO regule okazigos kontraŭterorisman ekzercadon por pluapaŝe protekti regionajn pacon kaj stabilecon.

Li Hui diris ankaŭ, ke ŜKO alte atentas kunlaboron kontraŭ narkotaĵo kaj pluapaŝe faros kunlaboron en tiu kampo kun Afganio.