Ĝis
la 12-a de junio, 188 ĉinaj alkoj naskiĝis dum ĉi-jara genera periodo
en la Ŝtata Ĉin-alka Natura Rezervejo de Dafeng, Jiangsu-provinco
en orienta Ĉinio, do tie jam nombriĝas 1007 ĉinaj alkoj. Nun Ĉinio
jam havas pli ol 2000 ĉinajn alkojn. Pro tio ĉina alko estis forstrekita
el la listo de la pereontaj animaloj de la mondo.
Nun, ĉinaj alkoj en Ĉinio ĉefe vivas en rezervejoj
de Jiangsu-provinco, Pekino kaj Hubei-provinco. Krome, ankaŭ ekzistas
bazoj por ĉinaj alkoj en Henan-provinco kaj Taizhou de Jiangsu-provinco.
Specialisto Ding Yuhua diris, ke post kiam la ĉina
alko estis forstrekita el la listo de pereontaj animaloj, Ĉinio
sin okupas ĉefe pri interŝanĝo de sanga heredo de la ĉina alko en
la mondo kaj esploro pri ĝia geno por eviti heredan degeneron pro
endogamio.
|